http://www.liberafolio.org/2008/nordkoreio
>Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio
>Tuj post la Korea milito la Esperanto-movado en la norda parto de Koreio suferis gravan baton, kiam estis elpelita el la komunisma partio Pak Hunyung, eksa vicĉefministro de Norda Koreio kaj iama elstara aktivulo de la Esperanto-movado.
>Li estis arestita kaj mortkondamnita kiel spiono de usona imperiismo en la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro 1955, kaj ekzekutita kredeble en la 20-a de decembro. En la severaj postmilitaj kondiĉoj aliaj esperantistoj sendube ne emis afiŝi siajn iamajn internaciajn kontaktojn, sed preferis diskrete silenti.
>La Esperanto-movado en Norda Koreio tamen evidente revigliĝis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959 estis fondita (Norda) Korea Esperanto-Asocio, kies prezidanto estis Song Bong Uk, la tiama ministro pri financoj de Norda Koreio. Kvin jarojn poste, en 1964, la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto.
>La sola konata ligo inter Esperanto kaj Norda Koreio dum la lastaj jaroj estis Asocio por Amikeco kun Koreujo, KFA, fondita en la jaro 2000. Ĝia senpretenda retejo estas registrita en Hispanio, kaj havas kelkajn esperantlingvajn paĝojn kiuj subtenas la linion de la nordkorea registaro. Esperantlingva demando, kiun Libera Folio sendis al la adreso de la retejo, tamen restis sen respondo.