Ĉiu forgesas, ke Ikaro ankaŭ flugis.
La sama okazas, kiam amafero finiĝas
aŭ geedziĝo malsukcesas kaj oni diras,
ke ĉiu sciis, ke ĝi estis eraro, ke ĉiu
jam diris, ke ĝi neniam sukcesos. Ke ŝi
estis tro maljuna por naivi tiel. Sed kio
valoras la penon ankaŭ valoras la fuŝon.
Ekzemple, stari tie ĉe la somera oceano
je la mala flanko de la insulo dum
la amo forvelkis el ŝi kaj la steloj
brulis tiel ekstravegance dum la noktoj, ke
iu ajn povus diri al vi, ke ili ne daŭros.
Ĉiumatene ŝi dormis en mia lito
kvazaŭ vizito, la afableco en ŝi
kvazaŭ antilopo, kiu staras en la krepuska nebulo.
Ĉiuposttagmeze mi spektis ŝin reveni
tra la malvarma ŝtonplena kampo post naĝado
kun la mara lumo post ŝi kaj la granda ĉielo
je la mala flanko de tio. Mi aŭskultis ŝin
dum ni tagmanĝis. Kiel oni povus diri,
ke la geedziĝo fiaskis? Same kiel tiuj, kiuj
revenis de Provenco (kiam ĝi estis Provenco)
kaj diris, ke ĝi belis sed la manĝo estis tro grasa.
Mi kredas, ke Ikaro ne estis fiaskanta dum li falis,
sed nur atinganta la finon de sia venko.