Mi serĉis kelkajn vortojn per Guglo kaj en la Japana kaj en Esperanto, kaj mi komparis la nombrojn de rezultoj. Por ĉiuj estis pli da rezultoj en la Japana, sed la kvocientoj iom variis. Jen la kvocientoj:
Kukurbo/カボチャ: 73oble pli
Ĉokolado/チョコレート: 689oble pli
Ŝerco/冗談: 212oble pli
Ĉemizo/シャツ: 581oble pli
Renkontiĝo/会議: 262oble pli
Komputilo/コンピューター: 93oble pli
Filmeto/ビデオ: 341oble pli
Ĝardeno/ガーデン: 216oble pli
Promeni/歩く: 162oble pli
Ĉerizo/桜んぼ: 58oble pli
Ŝildo/シールド: 161oble pli
Videoludo/Videoluda/ビデオゲーム: 12oble pli
Ĵaluzo/Ĵaluza/嫉妬: 150oble pli
Televido/テレビ: 517oble pli
Trinkejo/バー: 2129oble pli
Koramikino/ガールフレンド: 40oble pli
Ĝangalo/ジャングル: 112oble pli
Koramiko/ボーイフレンド: 32oble pli
Ŝoko/ショック: 731oble pli
Ŝanĝo/変更: 1059oble pli
La aritmetika meznombro de tiuj nombroj estas 382, kiu ŝajnas sufiĉe malabsurda, konsiderante ke estas proksimume 127 milionoj da homoj en Japanio kaj ke oni diras ke estas iom ajn inter 20 mil kaj 2 milionoj da Esperantistoj. (127 milionoj/382, parenteze, estas 332 mil.)
Noto pri mia metodo: Por la Esperantaj serĉoj mi uzis Kukolon por fari la fleksiajn formojn kaj la x-sisteman, h-sisteman kaj moĝibakan (por trovi ankaŭ en malnovaj retpaĝoj kiuj moĝibakiĝis) formojn. Mi malŝaltis la 'kiu' je la fino, kaj ankaŭ en iuj kazoj mi malŝaltis la h-sisteman formon, ĉar mi provis en ĉiuj kazoj certigi ke la serĉataĵoj ne estas validaj vortoj en iu ajn alia lingvo. Mi provis same en la Japana ne serĉi Ĉine validajn ĉenojn de signoj.
Komento pri la rezultoj: Estas interesinde noti, ke la plej proksima estas 'videoludo', kun nur 12oble pli de rezultoj, konsiderante ke Japanio estas mondfama kiel lando de kie devenas multaj videoludoj.
Nu, kion pensas ĉiuj vi?