Ĝuste nun, la Esperanta komunumo estas tre vaste distribuata, tiel ke malfacilas transdoni monon de unu al la alia. Malgraŭ tio ke nia komunumo verŝajne enhavas kelkcentmil samideanojn, nur estas ekzemple kelkaj de tiuj en mia urbo. Do, se mi volus uzi la servon de esperantisto, mi ekzemple devus pagi al polo… Sed tiu estas tre for, kaj mi fakte eĉ ne scias kiel sendi monon al Pollando.
La solvo: Bitmono. Esence ĝi estas kiel papera mono kaj moneroj, por la interreto. Vi povas sendi kiom ajn da mono, de 0.001USD, aŭ milionojn, ien ajn en la mondo, en nur kelkdek minutoj. La transdonimposto estas po transdono malpli ol unu cendo. Oni povas krei kiom ajn da kontoj senpage, laŭvole.
Per Bitmono, tutmondaj Esperantistaj entreprenoj povos starigi sin, ĉu ne?