>>2261
En la kazo de ĉi tiu mangao, ne temas pri transseksulino. Temas pri knabo, kiu identas sin iĉe, sed aspektas ine. Kaj kiel mi jam antaŭe diris, la kontraŭfundamenteco de iĉismo ne estas ke ĝi aldonas novan vorton (sufikson, sed se ĉiuj sufiksoj uzeblas memstare kaj ĉiuj vortoj alglueblas al aliaj vortoj ĉu vere estas distingo inter afikso kaj vorto?) sed ke ĝi ŝanĝas la signifojn de la radikoj kun baze iĉaj signifoj, ekz. en iĉisma Esperanto 'patro' signifas ne 'patro' sed 'patro aŭ patrino' kaj por diri 'patro' oni devas diri 'patriĉo'. En iĉisma Esperanto kiel mi parolas ĝin, tamen, ne estas tiu ŝanĝo– 'patro' signifas ankoraŭ 'patro'.
Ankaŭ, por agi momente kiel la 'proparolanto de diablo', laŭ la Angla esprimo, laŭ la Fundamenta Vortaro la sufikso 'in', difiniĝas jene:
La Franca difino estas 'marque le féminin', kaj laŭ Franca vortaro 'LE DICTIONNAIRE' 'féminin' signifas 'relatif à la femme, aux femmes'. Kion signifas do 'femme'? Nu, laŭ la Franca vortaro: 'être humain de sexe féminin, qui peut donner naissance à des enfants', tradukite 'homo de ina sekso, kiu kapablas naski infanojn'.
Difiniĝas Angle kiel 'ending of feminine words', kaj laŭ dictionary.com 'feminine' signifas 'pertaining to a woman or girl', tio estas 'temante pri virino aŭ knabino', 'woman' signifas 'female human', 'ina homo', kaj 'female', 'ina', signifas, simile al la Franca, 'a person bearing two X chromosomes in the cell nuclei… ' (difino tranĉita pro longeco, vi serĉu ĝin kaj legu ĝin se vi volas vidi la tuton) aŭ traduke 'homo havante du X-kromosomojn en la nukleo de ĉelo'
Germane la Fundamenta vortaro difinas ĝin jene: bezeichnet das weibliche Geschlecht. 'Weibliche', laŭ Duden, signifas 'dem gebärenden Geschlecht angehörend', tio estas 'apartenante al la nask-kapabla sekso'.
La Rusa difino estas 'ĵenskij pol', 'ina sekso', kaj laŭ ru.thefreedictionary.com 'ĵenskij' signifas 'svojstvenij ĵenŝĉine', 'karakteriza de virinoj'. Kaj kion signifas 'ĵenŝĉina', 'virino'? 'Lico ĵenskogo pola', 'homo de ina sekso'. Kaj kion signifas 'ĵenskogo', 'ina'? Nu, ĝi simple redirektiĝas al 'ĵenskij', 'karakteriza de virinoj'.
Fine, Pole la Fundamenta Vortaro difinas 'in' kiel 'oznacza płeć źeńską', 'indikas inan sekson'. Laŭ sjp.pwn.pl, 'żeński' (baza/senfleksia formo de 'źeńską') signifas 'odnoszący się do kobiet lub przeznaczony dla nich', 'rilata al aŭ intencita por virinoj'. 'Kobieta', 'virino', estas 'dorosły człowiek płci żeńskiej', 'plenkreskulo de ina sekso'. Do, alia cirkla difino.
Tamen, estas klara ke laŭ la Fundamenta Vortaro se vi nek havas du x-kromosomojn, nek kapablas naski infanojn, estas kontraŭfundamente nomi sin 'ina'. En naturaj lingvoj, en kiuj signifojn de vortoj difinas uzo, ĉi tio estus sensenca argumento, sed Esperanto ne estas natura lingvo; kion estas ĝusta Esperanto absolute difinas la Fundamento. Do mi petas ke vi aŭ ĉesu nomu vin 'ino' aŭ ĉesu nomi kion vi parolas 'Esperanton'. Certe en la Angla vi rajtas nomi vin 'woman' kaj Germane 'Frau' ktp, sed se Esperanton difinus nur uzo ĝi falus en ĥaoson.
(Noto: Ne tute el tio seriozis.)