>>2343
Mi pensas jene pri tio:
Esperanto ja estas bona lingvo, sed kiel internacia lingvo kun la celo de egaleco tra la mondo, esperanto pli taŭgas kiel trans-eŭropa lingvo.
Mia opinio estas ke la valoro de esperanto ne estas ke ĝi iam estontece fariĝos la monda lingvo–mia kredo estas ke la valoro de esperanto estas, ke ĝi estas la unua kaj ununura planlingvo kun sufiĉe da potenco, por montri al la mondo ke planlingvoj ja povas funkcii kiel iloj por internacia komunikado kaj interkompreno, ke krei lingvon por tiu celo ne kreas lingvon senaniman–ke, se homoj parolas la lingvon, ĝi estas sufiĉe homa kaj animhava lingvo, eĉ se ĝi estas artefarita.
Estontece, in mia revo: Esperanto konsideriĝas "normala" lingvo laŭ pli da homoj. Ĝi atingas statuson en la UN aŭ EU. Post tio, aliaj partoj de la mondo kontribuas siajn helplingvajn projektojn, pli modernajn ol Esperanto, kaj homoj lingvistikaj kunsidas kaj elpensas "Esperanto" 2.0, pli taŭga mondlingvo–fakte, la sama metodo rekomendita per la Bahaa religio:
"It is incumbent upon all nations to appoint some men of understanding and erudition to convene a gathering and through joint consultation choose one language from among the varied existing languages, or create a new one, to be taught to the children in all the schools of the world."