Vi ne devas plenumi la "Nomo" tekstejo. Restu anonimulo. Same kun la retpoŝtadreso. Ne plenumendas, do ne plenumu ĝin se vi ne volas.
Sed, vi ja povas skribi "noko" en la restpoŝto. Tiel, post kiam vi afiŝas respondon, via retumilo reiros al la fadeno, anstataŭ al la ĉefpaĝo de Verda-Chan.
Jen la opcio "Cenzuri Bildon". Klaku je tiu opcio se via bildo estas pornografia, aŭ se vi simple volas kaŝi la bildon. Tiel la bildo nevideblas ĝis iu alklakas ĝin. Tiel oni konas ke la bildo eble inkluzivas seksan/fian/ŝokan/ktp enhavo. Administrulo eble cenzuros vian bildon se vi ne faras tion meme.
Jen tien, kie skribiĝas "Elekti: Dosiero/Dista/Enmeti/Oekaki". Vi povas afiŝi kun bildo (per dosiero el via komputilo aŭ per URL), kun video (nur enmeti ties URL, ekz ĉi tiu de YouTube:
https://www.youtube.com/watch?v=4dNRtJ9ZEGY), sonaĵo (ekz el
http://vocaroo.com/), aŭ kun oekaki-o. Oekaki estas desegnilo/bildredaktilo. Vi povas desegni bildojn tie.