ŝvebi
ŝveb3i (ntr)
1 ♉ Resti kvazaŭ pendanta en la aero, kun etenditaj, ne moviĝantaj flugiloj: la nizo longe ŝvebis; (f) la spirito de Dio ŝvebis super la akvoX.
2 ✈ Flugi ĉirkaŭe malrapide, ĉe proks. la sama nivelo, super la sama loko: la aviadilo ŝvebis super la aerodromo, atendante la alteriĝan permeson. ☞ glisi.
3 (io konkreta) Resti pendanta en aero, preskaŭ ne ŝanĝante la lokon: super la marĉejo ŝvebas densa nebuloZ; grizaj nuboj ŝvebis super la vintra pejzaĝo; la ĉielo, tiu ŝvebanta senbrua oceanoZ; mantelo el nigra veluro ŝvebas super la ĉevaloZ; (analoge) la peza ŝtono fariĝis ŝvebanta, dancanta, aere malpeza junulinoZ; belaj knabinoj, graciaj k flugetantaj, ŝvebis dancante tien k reenZ. ☞ flirti.
>Ni ŝvebas super nuboj.
>Ombro ŝvebas super mi.
>Oni legu tiujn poemojn en silento, kun fermitaj okuloj, provante vidi la vortojn ŝvebi en la malpleno.