Kion damne vi ĵus diraĉis pri mi, vi eta putinido? Mi sciigos al vi, ke mi diplomiĝis je la supro de mia lernejo en la Akademio de Esperanto, kaj mi engaĝiĝis en multaj sekretaj atakoj kontraŭ anglalingvanoj, kaj mi havas pli ol 300 konfirmitajn internaciajn amikojn. Mi estas trejnita en gorila militado kaj mi estas la plej bona snajpero en la tuta Verda Armeo. Vi estas nenio por mi krom plia celtabulo. Mi forviŝos vin kun precizeco neniam antaŭe vidita sur ĉi tiu Tero, notu miajn damnajn vortojn. Vi pensas, ke vi povas senpune diri tiun fekon al mi per la Interreto? Pensu denove, fikulo. Dum ni parolas, mi kontaktas mian sekretan reton de spionoj trans la tuta Esperantujo kaj via IP estas nun sekvata, do prepariĝu por la ŝtormo, vermaĉo. La ŝtormo, kiu forviŝos la mizeran aĵeton, kiun vi nomas via vivo. Vi estas feke mortinta, bubo. Mi povas esti ie ajn, iam ajn, kaj mi povas mortigi vin per pli ol sep cent manieroj, kaj tio estas nur per miaj nuraj manoj. Mi estas ne nur vaste trejnita en senarmila batalo, mi ankaŭ havas aliron al la kompleta armilejo de la Verda Armeo kaj mi uzos ĝin en ĝia plena amplekso por forviŝi vian mizeran pugon el la kontinento, vi eta feko. Se vi nur povus scii, kian grandegan punon via eta "sprita" komento altiros al vi, eble vi trankviligus vian fekan langon. Sed vi ne povis, vi ne fermis vian buŝaĉon, kaj nun vi pagas la prezon, damna stultulo. Mi fekos mian koleron sur vin kaj vi dronos en ĝi. Vi estas feke mortinta, bubaĉo.