Ĉiam estas multaj bonaj okazaĵoj atingitaj per Esperanto. Estas malfacile diri kiu estas la plej bona. Unue, la sperto de alia homo, bonega esperantisto kiu bedaŭrinde mortis en 2008. Li mem klarigas:
"Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj."
http://esperantofre.com/book/booke.htm#piron
Mi ne havas tiom da spertoj. Mi vizitis Pekinon, Ĉinio, en 2004, kaj dum tuta semajno mi havis akompanantoj kiuj montris al mi multajn lokojn de Pekino, kaj la Grandan Muron de Ĉinio.
En 2012 mi vizitis Hanojon, Vjetnamio. Tie estis 3 junulinoj kiuj ĉiu el ili akompanis min dum tuta tago por viziti diversajn partojn de Hanojo. Mi ankaŭ amikiĝis kun emerita profesoro kiu invitis min viziti sian hejmon.
De Hanojo mi flugis al Seulo, Koreio. Tie universitata studento akompanis min dum 3 tagoj por viziti diversajn lokojn de Seulo. Du sinjorinoj akompanis min por viziti historian lokon ĵus ekster Seulo. Vidu 10 fotojn de tiuj homoj de Hanojo kaj Seulo:
http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm#homo
Sinjorino el Seulo donacis al mi la librojn: "Trans la Flava Maro" kaj "Ruĝa Suno kaj Verda Stelo". Bonvolu legi tiujn librojn:
http://esperantofre.com/mondo/flavae.htm
Mi amikiĝis kun la verkisto de tiuj libroj. Mi pasis 6 belegajn tagojn en lia domo en Budapest, Hungario. Tiam, en la domo, ankaŭ estis vizitantojn el Japanio kaj Koreio.