[ home / board list / faq / random / create / bans / search / manage / irc ] [ ]

/esperanto/ - Verda-Chan

Bildforumo Esperantlingva...invitu viajn amikojn!

Catalog

Retpoŝtadreso
Komento *
Dosiero
* = required field[▶ Show post options & limits]
Confused? See the FAQ.
Flago
Enmeti
(replaces files and can be used instead)
Options
dicesidesmodifier
Pasvorto (For file and post deletion.)

Allowed file types:jpg, jpeg, gif, png, webm, mp4, swf, pdf
Max filesize is 8 MB.
Max image dimensions are 10000 x 10000.
You may upload 5 per post.


Ĉu vi estas nova al Verda-Chan? Eku ĉi tie: Kiel uzi la forumon

[ lang / lang8 / jbo / luso / spanishclass ]


File: 1456457369449-0.jpg (118.59 KB, 960x540, 16:9, north korean esperanto dic….jpg)

File: 1456457369454-1.jpg (108.72 KB, 540x960, 9:16, north korean eo dictionary….jpg)

File: 1456457369455-2.jpg (106.28 KB, 960x540, 16:9, north korean eo dictionary….jpg)

 No.3019

Nord-Koreia Esperanto Vortaro el jaro 1964

 No.3021

interese

certe nun ne estas esperantistoj en Nord-Koreio :(


 No.3022

>>3021

Fakte mi ĵus legis FB-an diskuton pri ĝi (tie mi trovis la bildojn ankaŭ). Komento el la diskuto:

"[Nomo] menciis min cxi supre kiel vizitinton de Nord-Koreio. Mi parolis kun lokaj funkciuloj kaj esplorinte la aferon konstatis sendube, ke ne ekzistas en la lando organizita Esperanto-movado, tamen sendube plu vivas homoj iam parolintaj Esperanton. Cxu ili ankoraux memoras gxin kaj povus paroli? - Tion mi ne scias.

Paroli fremdan lingvon en Nord-Koreio ne estas dangxere, se oni gxin ne uzas kontrauxlegxe. En Pjongjanga Universitato de Fremdaj Lingvoj oni instruas pli ol 20 lingvojn. Mi mem spertis ke en bazaj lernejoj oni instruas la anglan – infanoj alparoletis min en la angla dum mi sola promenis tra stratoj de Pjongjango.

Mi certas ke eblus veki intereson pri Esperanto en NK, sed oni devas komenci de oficialaj instancoj. Eble mi baldaux provos fari ion por la afero. Se iu interesigxus pri tio, bonvolu kontakti min."


 No.3025

>>3022

ŭaŭ! Nord-Koreio vere estas stranga loko. Oni pensus ke la reĝimo pistus la esperantan movadon tute. Kaj mi pensus ke la homoj ne volus lerni fremdajn lingvojn.


 No.3027

File: 1456468351740.jpg (915.9 KB, 1920x1080, 16:9, best_korea.jpg)

Nord-Koreio estas la plej bona Koreio.


 No.3028

>>3021

>>3022

>>3025

>>3027

Mi ne pensas ke ĝi estas aparte nekredebla, ke Nord-Koreia enhavas esperantistojn. Esperanto kiel internacia lingvo havas longan historion kun socialismo. Rigardu al ĉinio.


 No.3029

>>3028

Tio veras. Mi eĉ ne pensis de tio. Tamen Stalino kaj Hitlero malamis Esperanton.


 No.3030

http://www.liberafolio.org/2008/nordkoreio

>Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

>Tuj post la Korea milito la Esperanto-movado en la norda parto de Koreio suferis gravan baton, kiam estis elpelita el la komunisma partio Pak Hunyung, eksa vicĉefministro de Norda Koreio kaj iama elstara aktivulo de la Esperanto-movado.

>Li estis arestita kaj mortkondamnita kiel spiono de usona imperiismo en la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro 1955, kaj ekzekutita kredeble en la 20-a de decembro. En la severaj postmilitaj kondiĉoj aliaj esperantistoj sendube ne emis afiŝi siajn iamajn internaciajn kontaktojn, sed preferis diskrete silenti.

>La Esperanto-movado en Norda Koreio tamen evidente revigliĝis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959 estis fondita (Norda) Korea Esperanto-Asocio, kies prezidanto estis Song Bong Uk, la tiama ministro pri financoj de Norda Koreio. Kvin jarojn poste, en 1964, la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto.

>La sola konata ligo inter Esperanto kaj Norda Koreio dum la lastaj jaroj estis Asocio por Amikeco kun Koreujo, KFA, fondita en la jaro 2000. Ĝia senpretenda retejo estas registrita en Hispanio, kaj havas kelkajn esperantlingvajn paĝojn kiuj subtenas la linion de la nordkorea registaro. Esperantlingva demando, kiun Libera Folio sendis al la adreso de la retejo, tamen restis sen respondo.


 No.3113

>>3027

la nura Koreio*




[Reiri][Go to top][Catalog][Post a Reply]
Forviŝi Afiŝon [ ]
[]
[ home / board list / faq / random / create / bans / search / manage / irc ] [ ]