Se vi volas produkti ĝin Esperante, mi konsilas ke vi unue plibonigu vian konon de tiu lingvo. Jen viaj eraroj:
"volas faras" estas erara, devus esti "volas fari"
"kun vin" estas erara, "kun" neniam akceptas la akuzativon
"Vidian" estas verŝajne simple fuŝtajpo
"Kiu volas aliĝi" ne estas ĝusta, ĉar "kiu" estas singulara formo, do signifas "kiu unu homo"; vi verŝajne esperas ke pluraj homoj aliĝos, kaj en tiu kazo estu "Kiuj"
"Aleatora" ne estas vorto; la vorto estas "hazarda"