Hej /esperanto/, mi havas tre seriozan problemon. Mi ploregas pro mia aĉa stulteco.
Okej, do mia koramikino planis veni al mia domo hodiaŭ, ĉar mi planis aŭti ŝin al filmo. Ŝi loĝas proksime 20 minutojn de mi kaj la filmo, kiun ni spektos, ekos je 16:15, post 40 minutoj. Do mi pensis, "Mojose! Mi simple ludos Pokemonon dum mi atendas ŝin."
Do, mi ludis Pokemonon kaj ja ĝuis tion. Do, ŝi finfine alvenis sed ŝi estis ploranta dum ŝi venis en mian ĉambron. Anstataŭ fari la bonan aferon kaj komfortigi ŝin, mi duonkoncentris min al mia ludo, kaj duonkoncentris min al ŝi. Ŝi ekdiris al mi, ke ŝia kato mortis, kaj tuj kiam ŝi profundiĝis en la rakonto, mi eniris hazardan renkontiĝon en mia ludo.
Ho fek… Brilanta Piĝio! (Se vi ne scias aŭ interesiĝas, brilantaj Pokemonoj aperas malpli ol 1 en 1000 fojoj: 1 en 8192, precize.) Mi mirege rigardadis mian ekranon, kriante "Sankta Putino, JES", interrompante ŝin meze de ŝia rakonto. Ŝi plu ploris, kaj ekkriis, "Fek, vi eĉ ne zorgas! Vi nur volas ludi vian ludaĉon!" Mi ankoraŭ rigardadis mian ekranon, ankoraŭ koncentris min al la kapto de mia brilanta Piĝio, kiam ŝi almarŝis, kaj ĵetis la ludon kontraŭ la muron. Mi alkuris kaj alprenis mian DS, esperante ke nenio ŝanĝis en la ekrano, kaj tuj rimarkis, ke ŝi rompis ĝin. Mia sistemo kaj mia brilanta Piĝio estis eterne perditaj.
Mi ekkris ĉiun sakraĵon, kiun mi sciis, kaj sovaĝe svingis miajn brakojn. Mi ne sciis, ke ŝi estas malantaŭ mi, kaj senintence frapis ŝin per mia mano dum mi stultaĉe svingis miajn pugnojn. Ŝi kriis, "IRU MERDEN", kaj kuris el mia domo kun larmoj.
Kian stultaĵon mi faris! Mi tiom ruinigis ĉion, kaj devas scii, kiel alparoli ŝin? Mi ne volas ke Pokemona ludo estu respondeca, por ruinigi mian plej bonan rilaton iam ajn. Helpu min, /esperanto/.
Videaĵo ne rilatas.